JONA
Cxapitro 2
1
Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de
la fisxo.
2
Kaj li diris:
3
Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la
maro,
Kaj fluego min cxirkauxis;
Cxiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
4
Kaj mi pensis: Mi estas forpusxita de antaux Viaj
okuloj;
Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon.
5
Cxirkauxis min akvo gxis la animo;
Abismo min cxirkauxis;
Junko kovris mian kapon.
6
Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj;
La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj;
Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la
pereo.
7
Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la
Eternulon;
Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
8
Tiuj, kiuj servas al vantajxoj,
Senigas sin je favorkoreco.
9
Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon;
Kion mi promesis, tion mi plenumos;
Savo estas cxe la Eternulo.
10
Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan
sur la sekteron.