JONA
Cxapitro 3
1
Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:
2
Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi
la predikon, kiun Mi diros al vi.
3
Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto
de la Eternulo. Nineve estis granda urbo cxe Dio; gxi havis
la grandecon de tri tagoj da irado.
4
Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu
tagon, li vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve
pereos.
5
La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston,
kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj
inter ili.
6
Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia
trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per
sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.
7
Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj
de liaj altranguloj jenon: La homoj kaj la brutoj, la bovoj
kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne
trinku akvon;
8
kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku
forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj
de la perfortajxoj de siaj manoj:
9
eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni
ne pereos.
10
Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia
malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis
fari al ili, kaj Li tion ne faris.