MIHxA
Cxapitro 2
1
Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn
sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano
havas forton.
2
Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas
ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian
posedajxon.
3
Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas kontraux
tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon
kaj ne iros kun levita kapo; cxar tio estos tempo malfacila.
4
En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos
vin per plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj; la
posedajxo de mia poolo transiris al alia; kiamaniere povas
reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!
5
Tial oni ne mezuros por vi per sxnuro terpecon lote en la
komunumo de la Eternulo.
6
Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj,
kiuj ne volas eviti malhonoron.
7
Ho, la tiel nomata domo de Jakob! cxu malgrandigxis la
spirito de la Eternulo? cxu tiaj estas Liaj agoj? Cxu ne
estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas gxuste?
8
Sed Mia popolo levigxis kiel malamiko; vi rabas la supran
kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj,
kvazaux ili revenus de batalo.
9
La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj
logxejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por cxiam Mian
ornamon.
10
Levigxu kaj foriru, cxar cxi tie vi ne havos ripozon; pro
sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.
11
Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus: Mi predikos
al vi pri vino kaj ebriigajxo, li estus gxusta predikanto
por cxi tiu popolo.
12
Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la
restajxon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel sxafojn en
sxafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.
13
Murrompanto iros antaux ili; ili trarompos la baron,
trapasos la pordegon, kaj eliros el gxi; ilia regxo iros
antaux ili, kaj la Eternulo estos ilia antauxgvidanto.