NAHxUM
Cxapitro 1
1
Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la
Elkosxano.
2
La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo
estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj
malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.
3
La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto,
kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo
estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo
sub Liaj piedoj.
4
Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj
cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj
Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon.
5
La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas;
skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj
logxantoj.
6
Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni
la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel
fajro; la rokoj disfalas antaux Li.
7
La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo;
kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.
8
Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn
malamikojn persekutas mallumo.
9
Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la
malfelicxo ne bezonas veni duafoje.
10
Cxar, interplektigxinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado,
ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.
11
El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraux la
Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.
12
Tiele diras la Eternulo: Kvankam ili estas unuanimaj kaj
multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin,
kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.
13
Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi dissxiros
viajn ligilojn.
14
Sed pri vi la Eternulo decidis: Ne plu restos semo portanta
vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn
kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi farigxis
senvalora.
15
Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu
proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu
viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la
sentauxgulo; li estas tute ekstermita.