HxABAKUK
Cxapitro 1
1
Profetajxo, kiun lauxvizie eldiris la profeto Hxabakuk.
2
Gxis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos, mi
krios al Vi pri perfortajxo, kaj Vi ne helpos?
3
Kial Vi devigas min vidi maljustajxon, rigardi mizerajxon?
Rabado kaj perfortado estas antaux mi, levigxas disputoj kaj
malpaco.
4
Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam
venkas; cxar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la
rezultoj de jugxo estas malgxustaj.
5
Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; cxar en via
tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al
vi.
6
Cxar jen Mi levos la Hxaldeojn, nacion kruelan kaj lertan,
kiu trairos la tutan largxon de la tero, por ekposedi
logxejojn, kiuj ne apartenas al gxi.
7
Terura kaj timinda gxi estas; gxia jugxado kaj regado
dependas de gxi mem.
8
Pli rapidaj ol leopardoj estas gxiaj cxevaloj, kaj pli
lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas gxiaj
rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al
mangxajxo.
9
Cxiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas
sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon.
10
Regxojn ili mokas, regantoj estas ridatajxo por ili; cxiun
fortikajxon ili mokas; ili sxutas teron, kaj venkoprenas.
11
Tiam sxangxigxas ilia spirito, transiras kaj farigxas peka,
kaj ilia forto farigxas ilia dio.
12
Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne
lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo;
Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.
13
Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi
maljustajxon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas
malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun,
kiu estas pli virta ol li?
14
Kial Vi faras la homojn kiel fisxoj en la maro, kiel
rampajxoj, kiuj ne havas reganton?
15
Cxiujn ili tiras per fisxhoko, kaptas per sia reto, amasigas
per sia fisxreto; kaj tial ili gxojas kaj triumfas.
16
Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia
fisxreto; cxar per cxi tiuj grasigxis ilia parto kaj
bonigxis ilia mangxajxo.
17
Cxu por tio ili devas jxetadi sian reton kaj sencxese
mortigadi naciojn senindulge?