HxABAKUK
Cxapitro 2
1
Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, starigxinte sur
turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi
devas respondi al la riprocxo kontraux mi.
2
Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris: Enskribu la
vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu
facile tralegi.
3
Cxar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la
fino, sed gxi ne mensogas; se gxi prokrastigxus, atendu
gxin, cxar gxi nepre plenumigxos, ne estos fordecidita.
4
Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en
li; sed virtulo vivos per sia fideleco.
5
La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li
largxigas sian animon kiel Sxeol, kaj kiel la morto li estas
nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al
si cxiujn popolojn.
6
Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon,
kaj diros: Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen
fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj!
7
Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj
pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo.
8
Cxar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos
la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de
la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.
9
Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon,
por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano
de malbonulo!
10
Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da
popoloj kaj pekigante vian animon.
11
La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas
al vi.
12
Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoversxado kaj
pretigas fortikajxon per maljusteco!
13
Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas
por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane.
14
Cxar la tero plenigxos de konado de la gloro de la Eternulo,
kiel la akvo plenigas la maron.
15
Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elversxi vian
koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!
16
Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux
vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el
la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.
17
Cxar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate
de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la
premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj
logxantoj.
18
Kion helpos la skulptajxo, kiun skulptis la artisto, la
fanditajxo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis
sian propran faritajxon, farante mutajn idolojn?
19
Ve al tiu, kiu diras al ligno: Levigxu, kaj al muta sxtono:
Vekigxu! Cxu gxi povas instrui? gxi estas ja tegita per oro
kaj argxento, sed havas en si nenian spiriton.
20
Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero
silentu antaux Li!