CEFANJA
Cxapitro 1
1
Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kusxi,
filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de Hxizkija, en la
tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo.
2
Mi forprenos cxion de sur la tero, diras la Eternulo.
3
Mi forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la
birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, la
delogilojn kune kun la malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de
sur la tero, diras la Eternulo.
4
Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn
de Jerusalem; Mi ekstermos de cxi tiu loko la restajxon de
Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaux de la pastroj;
5
tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorklinigxas antaux la armeo
de la cxielo, kaj tiujn, kiuj, adorklinigxante, jxuras per
la Eternulo kaj jxuras ankaux per Malkam;
6
kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne sercxis la
Eternulon kaj ne turnis sin al Li.
7
Silentu antaux la Sinjoro, la Eternulo, cxar proksima estas
la tago de la Eternulo; cxar la Eternulo pretigis bucxoferon
kaj destinis la invitotojn.
8
En la tago de la bucxofero de la Eternulo Mi punos la
altrangulojn kaj la regxidojn, kaj cxiujn, kiuj vestas sin
per vestoj de aligentuloj;
9
Mi punos en tiu tago cxiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj
plenigas la domon de sia sinjoro per perforteco kaj trompoj.
10
En tiu tago, diras la Eternulo, estos lauxta kriado cxe la
Pordego de Fisxoj, gxemegado cxe la dua kvartalo de la urbo,
kaj granda plorkriado sur la montetoj.
11
Gxemegu, logxantoj de la malalta parto de la urbo; cxar
malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj
estos cxiuj sxargxitaj per argxento.
12
En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi
punos tiujn, kiuj ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia
koro: La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.
13
Ilia havajxo farigxos rabajxo, kaj iliaj domoj farigxos
ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne logxos en ili, ili
plantos vinbergxardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.
14
Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas
proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de
la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo.
15
Tago de kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de
angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj
de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego,
16
tago de korno kaj de trumpetado kontraux la fortikigitaj
urboj kaj kontraux la altaj turoj.
17
Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio,
ke ili pekis antaux la Eternulo; ilia sango estos
dissxprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.
18
Nek ilia argxento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de
la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno
estos forbruligita la tuta lando; cxar rapidan ekstermon Li
faros al cxiuj logxantoj de la lando.