ZEHxARJA
Cxapitro 2
1
Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras
viro, kiu tenas en sia mano mezursxnuron.
2
Mi demandis: Kien vi iras? Kaj li respondis al mi: Mezuri
Jerusalemon, por vidi, kiel largxa kaj kiel longa gxi estas.
3
Kaj jen la angxelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia
angxelo iris renkonte al li,
4
kaj diris al li: Kuru, kaj diru al cxi tiu junulo: Sen
murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj
brutoj en gxi.
5
Sed Mi estos por gxi fajra murego cxirkauxe, diras la
Eternulo, kaj Mi estos glora meze de gxi.
6
He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; cxar kiel
la kvar ventojn de la cxielo Mi dispelis vin, diras la
Eternulo.
7
He, Cion, kiu logxas cxe la filino de Babel, savigxu!
8
Cxar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la glorigxo Li
sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; cxar kiu tusxas
vin, tiu tusxas la pupilon de Lia okulo.
9
Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili farigxos
rabajxo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios,
ke la Eternulo Cebaot min sendis.
10
Gxoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; cxar jen Mi iras,
por eklogxi meze de vi, diras la Eternulo.
11
Kaj multaj popoloj aligxos al la Eternulo en tiu tempo, kaj
farigxos Mia popolo, kaj Mi eklogxos meze de vi; kaj vi
ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
12
Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur
la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.
13
Cxiu karno silentu antaux la Eternulo, cxar Li levigxis el
Sia sankta logxejo.