MALAHxI
Cxapitro 1
1
Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malahxi.
2
Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas: En kio Vi
nin ekamis? Cxu Esav ne estas frato de Jakob? diras la
Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,
3
kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj
lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.
4
Se la Edomidoj diras: Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos
kaj rekonstruos la ruinojn--la Eternulo Cebaot diras tiele:
Ili konstruos, kaj mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de
malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras
eterne.
5
Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros: Granda estas la
Eternulo super la limoj de Izrael.
6
Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi
estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas
sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo
Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj
vi diras: Per kio ni malhonoras Vian nomon?
7
Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi
diras: Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi
diras: La tablo de la Eternulo estas senvalora.
8
Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas
malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne
estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro--cxu
vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras
la Eternulo Cebaot.
9
Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita
de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin? diras la
Eternulo Cebaot.
10
Estus bone, se iu el vi sxlosus la pordon, por ke vi ne
bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al
Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne
akceptos favore.
11
Cxar de la sunlevigxejo gxis la sunsubirejo Mia nomo estos
granda inter la nacioj, kaj sur cxiu loko oni incensos kaj
alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; cxar granda
estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.
12
Sed vi malhonoras gxin per tio, ke vi diras: La tablo de la
Eternulo estas malsankta, kaj la mangxajxo sur gxi estas
senvalora.
13
Kaj vi diras: Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas
tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio
estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux
tiaspecan farunoferon. Cxu Mi povas favore akcepti tion el
via mano? diras la Eternulo.
14
Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro
sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li
alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo
granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata
inter la nacioj.