MALAHxI
Cxapitro 2
1
Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono:
2
Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron
al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur
vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion
malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.
3
Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe vi, malpurajxon Mi
jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de viaj
festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi.
4
Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi cxi tiun ordonon, por
konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
5
Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis
ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj
respektegis Mian nomon.
6
Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne
trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis
antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko.
7
Cxar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia
busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la
Eternulo Cebaot.
8
Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la
instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la
Eternulo Cebaot.
9
Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj
antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn
vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.
10
Cxu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis?
kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon
de niaj patroj?
11
Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en Izrael kaj
en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de la
Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon
de fremda dio.
12
Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el la tendoj
de Jakob majstron kaj discxiplon, kaj ankaux tiun, kiu
alportas donon al la Eternulo Cebaot.
13
Ankaux tion vi faras: vi kovras la altaron de la Eternulo
per larmoj, plorado, kaj gxemado tiel, ke Li jam ne povas
rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano.
14
Vi diras: Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter
vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis
perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa
edzino.
15
Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito.
Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do
singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la
edzino de sia juneco.
16
Kiu ekmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo,
Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo,
diras la Eternulo Cebaot: estu do singardaj en via spirito,
kaj ne agu perfide.
17
Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:
Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras: Cxiu
malbonaganto estas bona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj
tiajn Li favoras; aux: Kie estas la Dio de justeco?