MALAHxI
Cxapitro 3
1
Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la
vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi
sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras,
jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.
2
Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari,
kiam Li aperos? Cxar Li estas kiel la fajro de fandisto,
kaj kiel la sapo de la fulistoj.
3
Li sidigxos, por refandi kaj purigi argxenton, kaj Li
purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj
argxenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun
pieco.
4
Tiam al la Eternulo estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj
de Jerusalem, kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj
antauxaj.
5
Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto
kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj
jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la
pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux
tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas,
diras la Eternulo Cebaot.
6
Cxar Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de
Jakob, ne neniigxos.
7
De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj
legxoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi
returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras:
En kio ni devas reveni?
8
Cxu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux
Mi. Vi diras: En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo
kaj la oferdonoj.
9
Sub la malbeno vi ruinigxas, sed kontraux Mi vi ruzas, la
tuta popolo.
10
Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu
mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la
Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de
la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan.
11
Tiam Mi faros por vi malpermeson al la mangxeganto, ke li ne
pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al
vi la vinberbrancxojn sur la kampo, diras la Eternulo
Cebaot.
12
Kaj cxiuj nacioj nomos vin felicxaj, cxar vi estos lando
ravanta, diras la Eternulo Cebaot.
13
Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo.
Tamen vi diras: Kion ni parolas kontraux Vi?
14
Vi parolas: Vane ni servas al Dio: kian profiton ni havas,
se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje
antaux la Eternulo Cebaot?
15
Tial ni diras, ke la malbonuloj estas felicxaj, kaj la
malpiuloj estas bone arangxitaj; ili incitas Dion, sed
restas sendifektaj.
16
Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke: La
Eternulo atentas kaj auxdas, kaj memorlibro estas skribata
antaux Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas
Lian nomon.
17
Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago,
kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros
ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.
18
Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj
malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne
servas al Li.